Tutlanda societo de junuloj ĝojantaj Esperanton - Japana Esperanto-Junularo

Eventoj en 2012

2012-03-10 La 1-a Tokia Esperanto-kolektiĝo
2012-04-08 OHANAMI 2012
2012-04-14 La 2-a Tokia Esperanto-kolektiĝo
2012-05-12 La 3-a Tokia Esperanto-kolektiĝo
2012-06-09 La 4-a Tokia Esperanto-kolektiĝo
2012-07-13/16 Somera Esperanto-Kunveno
2012-09-08 La 5-a Tokia Esperanto-kolektiĝo
2012-09-22/23 Prepara renkontiĝo por la 31-a KS
2012-10-11 Bonveniga kunsido por Helenjo el Vjetnamio
2012-10-13 La 6-a Tokia Esperanto-kolektiĝo
2012-11-10 Granda Kunsido de la 31-a KS
2012-11-10 La 7-a Tokia Esperanto-kolektiĝo
2012-12-08 La 8-a Tokia Esperanto-kolektiĝo
2012-12-16 La 20-a Zamenhofa Vespero
2012-12-28/30 La 31-a Komuna Seminario
2012-12-29/30 La Koncerto

La 1-a Tokia Esperanto-kolektiĝo

En 10a de marto okazos junulara bankedo. Ĉiuj junuloj estas bonvenaj.

Detaloj
2012-3-10 (sabato) 18:00. Antaŭ Wasedaguĉi de JR Takadanobaba stacio. Se vi ne konas nin, ni havas markon rimarkeblan por vi.
Kotizo
Oni dividas sumon per ĉeestanto.
Kontaktadreso
alfangul(a)yahoo.co.jp
Metu @ anstataŭ (a)

rezulto

6 personoj partoprenis.

OHANAMI 2012

<Ĉi tie vi povas elŝuti PDF-dosieron kiu montras detalon, mapon kaj kontakton.>

Kunorganizas 5 Esperanto-organizaĵoj: Suginami-E-Rondo, E-Rondo de Mitaka-Musasino, Ĉofu E Societo, Rondo Korno kaj JEJ (Japana Esperanto-Junularo)

Jen Printempo! Jen SAKURO! Jen Esperanto!

Interkonatiĝu en “OHANAMI 2012” en 8 aprilo (dim)

rezulto

35 personoj partoprenis.

La 2-a Tokia Esperanto-kolektiĝo

En 14a de aprilo okazos junulara bankedo. Ĉiuj junuloj estas bonvenaj.

Detaloj
2012-4-14 (sabato) 18:00. Antaŭ Wasedaguĉi de JR Takadanobaba stacio. Se vi ne konas nin, ni havas markon rimarkeblan por vi.
Kotizo
Oni dividas sumon per ĉeestanto. (Probable 500 aŭ 2000 enoj)
Kontaktadreso
alfangul(a)yahoo.co.jp
Metu @ anstataŭ (a)

rezulto

11 personoj partoprenis.

La 3-a Tokia Esperanto-kolektiĝo

En 12a de majo okazos junulara bankedo. Ĉiuj junuloj estas bonvenaj.

Detaloj
2012-5-12 (sabato) 18:00. Antaŭ Wasedaguĉi de JR Takadanobaba stacio. Se vi ne konas nin, ni havas markon rimarkeblan por vi.
Kotizo
Oni dividas sumon per ĉeestanto. (Probable 500 aŭ 2000 enoj)
Kontaktadreso
alfangul(a)yahoo.co.jp
Metu @ anstataŭ (a)

rezulto

4 personoj partoprenis.

La 4-a Tokia Esperanto-kolektiĝo

En 9a de junio okazos junulara bankedo. Ĉiuj junuloj estas bonvenaj.

Detaloj
2012-6-9 (sabato) 18:00. Antaŭ Wasedaguĉi de JR Takadanobaba stacio. Se vi ne konas nin, ni havas markon rimarkeblan por vi.
Kotizo
Oni dividas sumon per ĉeestanto. (Probable 500 aŭ 2000 enoj)
Kontaktadreso
alfangul(a)yahoo.co.jp
Metu @ anstataŭ (a)

rezulto

7 personoj partoprenis.

Somera Esperanto-Kunveno

La Somera Esperanto-Kunveno estas junulara Esperanto-renkontiĝo kiu okazos somere en Tokio. Ĝi okazos unuafoje kaj havas la celon kunigi japanajn junajn esperantistojn kun alilandaj. La evento havos la amplekson de kutimaj internaciaj junularaj kongresoj, nur kun la diferenco ke ĝi daŭros nur 4 tagojn.

Pri la enhavo vi povos ĝui lingvokursojn en diversaj niveloj, interesajn programerojn kiuj enhavas ĉion de prelego ĝis danckurso. Krome vespere okazos koncertoj kun mondfamaj esperanstitaj artistoj, tiel ke la evento havos sufiĉan amplekson je programeroj kaj tiel estos tre internacia.

La evento celas montri al junaj japanaj Esperantistoj, kiel aliaj junuloj tra la mondo festas kaj agas en Esperanto-eventoj. Tiu evento ne havas iujn ajn komercajn celojn, kaj en kazo de financa profito la mono estos donacita al JEJ (Japana Esperanto-Junularo) kiu estas kunorganizanto de tiu ĉi evento.

rezulto

Partoprenis pli ol 30 personoj inkluzive eksterlandanojn el 6 landoj (Nederlando, Usono, Germanio, Koreio, Rusio kaj Ĉinio) kaj neesperantistojn.

La 5-a Tokia Esperanto-kolektiĝo

Ni okazigas junularan bankedon en la dua sabato de ĉiu monato. Ĉiuj junuloj estas bonvenaj.

Detaloj
2012-9-8 (sabato) 18:00. Kolektiĝu en la 3a etaĝo de Esperanto-Domo en Tokio.
Kotizo
Oni dividas sumon per ĉeestanto.
Kontaktadreso
cuki(a)willcom.com
Metu @ anstataŭ (a)

rezulto

Partoprenis 8 personoj inkluzive 3 unuafojajn partoprenantojn.
(En la 1-a Sabata Kunsido okazinta tuj antaŭ tiu kolektiĝo partoprenis 8 personoj.)

Prepara renkontiĝo por la 31-a KS

Ni okazigos preparan renkontiĝon en la sama kongresejo de KS. Unu el niaj celoj estas rekte vidi la kongresejon, sed ni celas ankaŭ gajan renkontiĝon kun via partopreno. Bonvole partoprenu en la unua tago, aŭ en la dua tago, aŭ ambaŭ!

Dato
2012-09-22(sab.) 11:00 --- 09-23(dim.) 12:00
Loko
"Takaonomori Wakuwaku Village" en Urbo Hachioji en Tokio
Enhavo
  1. Vidi la kongresejon
  2. Diskuti pri la programeroj: Kion ni volas/povas fari?
  3. Instrui Esperanton per Esperanto
  4. Ludi kune per Esperanto, ktp.
Kotizo
Senpage (se vi ne tranoktos)
(*) Se vi volas tranokti, bv. kontaktu LKK-on.
Kontakto
Retpoŝte al LKK: KS2012LKK(a)gmail.com
Metu @ anstataŭ (a)

rezulto

Partoprenis 7 personoj. Por pliaj detaloj vidu la raporton en "Speciala Retejo por KS 2012".

Bonveniga kunsido por Helenjo el Vjetnamio

La vjetnamino s-ino Le Minh Thu / helenjo, 24-jaraĝa, unu el la helpantoj de ĉi-jara UK, vizitos Tokion en la 11-a de oktobro. Ni bonvenigu ŝin.

Tempo
2012-10-11 (ĵaŭdo) 13:30-
Loko
Kolektiĝu ĉirkaŭ la pordego Kaminarimon en Asakusa
Enhavo
13:30- Tagmanĝo. Vizito al la templo Senso-zi.
19:00- Kunsido ĉe JEI-domo
20:30- Bankedo
Kontaktadreso
cuki(a)willcom.com
Metu @ anstataŭ (a)

La 6-a Tokia Esperanto-kolektiĝo

Ni okazigas junularan bankedon en la dua sabato de ĉiu monato. Ĉiuj junuloj estas bonvenaj.

Tempo
2012-10-13 (sabato) 18:00-
Loko
Kolektiĝu en la 3a etaĝo de Esperanto-Domo en Tokio. La bankedo okazos ĉe proksima restracio.
Kotizo
Oni dividas sumon per ĉeestanto.
Kontaktadreso
cuki(a)willcom.com
Metu @ anstataŭ (a)

Granda Kunsido de la 31-a KS

Ni okazigos preparan kunsidon de Komuna Seminario (KS). Partopreno de jenaj homoj estas bonvena.

Kaj koncernatoj kaj nekoncernatoj kolektiĝu kaj ĝuu nian kunsidon.

Tempo
2012-11-10 (sabato) 10:00-14:30
Loko
Esperanto-Domo en Tokio
Enhavo
Ni diskutos pri programeroj k.c.
Kontakto
Vi rajtas veni al la kunsido sen antaŭsciigo, sed vi povas sciigi al ni vian partoprenon per ĉi-suba retejo. (Ne necesas enmeti vian retadreson nek veran nomon.)
[Per komputilo] [Per poŝtelefono]

La 7-a Tokia Esperanto-kolektiĝo

Ni okazigas junularan bankedon en la dua sabato de ĉiu monato. Ĉiuj junuloj estas bonvenaj.

Tempo
2012-11-10 (sabato) 18:00-
Loko
Kolektiĝu en la 3a etaĝo de Esperanto-Domo en Tokio. La bankedo okazos ĉe proksima restracio.
Kotizo
Oni dividas sumon per ĉeestanto.
Kontaktadreso
cuki(a)willcom.com
Metu @ anstataŭ (a)

La 8-a Tokia Esperanto-kolektiĝo

Ni okazigas junularan bankedon en la dua sabato de ĉiu monato. Ĉiuj junuloj estas bonvenaj.

Tempo
2012-12-08 (sabato) 18:00-
Loko
Kolektiĝu en la 3a etaĝo de Esperanto-Domo en Tokio. La bankedo okazos ĉe proksima restracio.
Kotizo
Oni dividas sumon per ĉeestanto.
Kontaktadreso
revulo(a)nifty.com
Metu @ anstataŭ (a)

rezulto

Partoprenis 9 personoj.
(En la 4-a Sabata Kunsido okazinta tuj antaŭ tiu kolektiĝo partoprenis 13 personoj.)

La 31-a Komuna Seminario

La 31-a Komuna Seminario (KS) okazas en Japanio en la jarfino de 2012.

Dato
La 28-30a de decembro 2012
Loko
"Takaonomori Wakuwaku Village" en Urbo Hachioji en Tokio
Temo
"Ĝisfunde utiligu kaj ĝuu Esperanton!"
Retejo
"Speciala Retejo por KS 2012"

rezulto

54 homoj el 6 landoj (Japanio, Koreio, Vjetnamio, Kanado, Rusio kaj Pollando) partoprenis.

La Koncerto

Kaj OLD WOMAN CORN MOTHER kaj DIDI DIDIDDI estas junaj muzikistoj fortaj en Esperanto. Ambaŭ unuafoje venos kaj ludos en Japanio.
En 29 dec. ludas TSUKIMORI SEKI kaj DIDI DIDIDDI; en 30 dec. OLD WOMAN CORN MOTHER, TSUKIMORI SEKI, DIDI DIDIDDI.

Dato
2012-12-29 (sabato) kaj 30 (dimanĉo) 17:00-20:00
Loko
Chandni Cafe (Minamikagaya 2-9-6, Suminoe-ku, Osaka)
Proksima de la stacio Suminoekoen de la linio "Yotsubashi" aŭ "New Tram"
Telefonnumero
0666549038
Retejo
https://www.facebook.com/events/479524698759027/

Afiŝo de koncerto